Planteto estas internacia infangazeto de Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj eldonata en la jaroj 1961-1969. La fondinto, ĉefredaktoro kaj presanto estis Niku Tumi. La redakcion konsistigis diversaj esperantistoj en diversaj jaroj, interalie Eemil Korkeala, Joel Vilkki, Hannes Koivu, Herman Noponen, Raimo Pystynen, Jorma Ahomäki kaj Rainer Arvola. La redaktejo troviĝis en la urboparto Pispala en Tampere, Finnlando[1].

La gazeto konsistis el diversaj materialoj: poemoj, anekdotoj, rakontoj, enigmoj, kantoj, ludoj kaj aliaj. Parto de la tekstoj estis kontribuaĵoj de la junaj legantoj de la gazeto.

Ĝi aperadis kvaronjare[2].

Referencoj redakti

  1. Planteto, n-roj 3/1966 kaj 4/1967
  2. Por viaj plantetoj, Esperanta Finnlando 1967 N-ro 7[rompita ligilo]