Planta lakto (alternativa lakto, vegetaĵa laktovegana lakto) estas fabrikita, ne-lakta trinkaĵo farita el plantaj ekstraktoj kiu donas al ĝi guston kaj aromon. Plantlakto estas konsumita kiel plantdevena alternativo al besta lakto, kaj aldonas veganan trinkaĵan elekton kun kremeca ĉebuŝa gusto-sento. Por komerco, plantlakto estas tipe enpakita en ujojn similajn kaj konkurencantaj al tiuj uzitaj por besta lakto. En 2018 inter 20 plantoj, uzataj en laktofabrikado, migdalo, sojfabo kaj kokoso estis la plej vendataj tutmonde. La tutmonda merkato de plantlaktoj estis taksita je 16 miliardoj da dolaroj en 2018.

Amazake, japana rizlakto

Vegetaĵaj trinkaĵoj estis konsumitaj dum jarcentoj, kun la termino "lakto-similaj plantoj-sukoj" uzata ekde la 13-a jarcento. Tra diversaj kulturoj, planta lakto estis kaj tradicia trinkaĵo kaj bongusta ingredienco en dolĉaj kaj salaj pladoj, kiel ekzemple la uzo de kokosolakto en kareaĵoj. Planta lakto ankaŭ estas uzata por fari glaciaĵojn, plantan kremon, veganan fromaĝon kaj jogurton, kiel soj-jogurto, kun 54% da konsumantoj malfermitaj al elektado de plantdevenaj produktoj anstataŭ laktaĵoj en 2018.