Plasmodium cynomolgi

Plasmodium cynomolgi estas apikompleksa parazito kiu infektas moskitojn kaj aziaj Cerkopitekedoj. Tiu specio estis uzata kiel modelo por homa Plasmodium vivax ĉar Plasmodium cynomolgi kunhavas la saman vivociklon kaj kelkajn gravajn biologiajn trajtojn kun Plasmodium vivax.[1]

Imunofluora bildo de P. cynomolgi infektanta ĉelojn de makaka hepato. La parazito estas montrata verde. Grandaj bluaj ovaloj estas makakaj ĉelnukleoj. Bluaj punktoj estas ĉirkaŭitaj de verde estas parazitaj nukleoj. La bildo estas proksimume 100 mikrometrojn.

P. cynomolgi ege similas al la homa parazito P. vivax tra sia vivociklo. Simile al P. vivax, la infekto de P. cynomolgi ŝanĝas la membranan strukturon de eritrocitoj, kio okazigas surfacajn perturbojn kiuj aperas kiel rozkoloraj punktoj (nomitaj punktoj de Schüffner) se makulitaj per Giemsa.[2]

Notoj redakti

  1. "Plasmodium cynomolgi - Wellcome Trust Sanger Institute". www.sanger.ac.uk. Alirita la 31an de Majo 2021.
  2. Galinski MR, Barnwell JW (2012). "Nonhuman primate models for human malaria research". Nonhuman Primates in Biomedical Research: Diseases. Elsevier. pp. 299–324.