Plastro[1], kuracbendo, sparadrapo[2]pretpansaĵo estas plasta aŭ tola glubendeto, kun ena pansaĵeto, surmetata sur skrap- aŭ alian vundeton por teni bandaĝojn sur ilia loko, aŭ pli kutime por ŝirmi haŭtajn vundojn aŭ lezojn.

Plastro

Plastroj ekzistas ofte en larĝecoj de 4, 6 kaj 8 centimetroj kaj longecoj inter 25 ĝis 500 centimetroj, distranĉindaj. Tia formo estas plej avantaĝa ol la nuntempe pli kaj pli oftaj jam distranĉitaj plastroj diversgrandaj por diversgrandaj vundetoj.

Ĉiuj plastroj estas medicinaj helpiloj haveblaj en iu ajn apoteko, kvankam ili ankaŭ ofte haveblas en ordinaraj superbazaroj.

Historio redakti

La varo estis kreita en la jaro 1917 de la usonano Earle Dickinson, kiu laboris por la laboratorioj Johnson & Johnson. Li rimarkis ke lia edzino kutime tranĉis siajn fingrojn dum ŝi laboris kuireje, kaj ŝi devis uzis grandajn bandaĝojn, kiuj facile falis.

Referencoj redakti