Plebaj magistratoj

(Alidirektita el Pleba magistrato)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

En la Roma respubliko, plebaj magistratoj estis magistratoj elektitaj nur de la plebo en la concilia plebis aŭ plebaj konciloj, kontraŭe al la popolaj magistratoj elektitaj de la ĉioma popolo. Temas do pri la plebaj ediloj kaj pri la plebaj tribunoj.

Almenaŭ la tribunoj estis sakrosanktaj: tio promesis eblan mortiginton al la inferaj dioj. Fakte tio signifis mortopunon kun malbeno.

Tamen ili almenaŭ teorie malpli potencis ol la popolaj magistratoj: ili nek havis la potestas (la rajton decidi), nek la auspicium (la rajton konsulti la signojn), nek la imperium (la konsulan kaj pretoran rajton konduki la soldataron kaj kunvoki la komicojn aŭ la senaton). Tamen ili pli kaj pli ricevis similajn rajtojn.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Rougé, Jean: Les institutions romaines. De la Rome royale à la Rome chrétienne, Armand Colin, 1969 (1991) ISBN 2-200-32201-1 , p. 27, 34 - 36