La plenblovita halo estas ŝveligita elasta hermetika spaco, kiu havas fiksan bazon (kutime betono). Por aliri la halon oni devas trapasi aerkluzon. La konstante kuranta ventolilo enblovas aeron kaj certigas la necesan malgrandan superpremon en la plenblovita halo.

Plenblovita halo en la germana urbo Aŭgsburgo, kiu estas uzata kiel sketejo.
Endoma futbalkampo montras, ke granda areo povas esti  kovrita per plenblovita halo.

Plenblovitaj haloj estas relative malmultekostaj kaj povas esti konstruitaj pli rapide ol solidaj konstruaĵoj. Tial ili estas ofte uzataj kiel provizoraĵo por stokado, ekspoziciejoj aŭ sporthaloj.

Unu el la plej grandaj plenblovitaj haloj de la mondo estas la Tokyo Dome en Tokio malfermita en 1988. Ĝi altas 56 metrojn kaj havas spacon por 55.000 personoj. Oni uzas ĝin kiel stadiono de bazopilko kaj por aliaj okazaĵoj.

Plenblovitaj haloj estas ankaŭ uzataj kiel kovrilo por radaraj antenoj.