Pli malgranda lemno

Pli malgranda lemno[mankas fonto], malgranda lemno[1] (Lemna minor L.) estas specio de unukotiledona planto el familio de arumacoj. Popole oni iam nomas ĝin ranaĵo.

Akva surfaco surkreskinta de pli malgranda lemno

Priskribo redakti

Temas pri ekstreme reduktita akva planto, kiu estas libere flosanta sur surfaco, ĝi estas tamen unujara (almenaŭ en milda kaj malvarma zonoj), unuhejma kun unuseksaj floroj. La tuta talo estas eta, proks. 1,5-2 mm, pli rare ĝis 5 mm mezproksime, ovoforma aŭ elipsoforma. Folioj tute mankas, kelkaj aŭtoroj konsideras talon kiel folion.

Referencoj redakti

  1. Ŝevĉenko, Aleksandr; Nikolao Gudskov (scienca redaktoro). (2007) Ilustrita Enciklopedio de akvariaj fiŝoj. Moskvo: IMPETO, p. 13. ISBN 978-5-7161-0138-8..