Poŝoŝtelisto estas ŝtelisto, kiu specialiĝis en nerimarkata ŝtelo de monujo, horloĝoj, okulvitroj kaj aliaj valoraĵoj, kiujn la viktimo portas sur la korpo, en la vestoj aŭ en valizoj.

Poŝoŝtelisto sur pentraĵo de Pieter Bruegel la pliaĝa

Estas tre lertaj, bonekzercitaj, rapidfingraj poŝoŝtelistoj, sed tiuj plej ofte troviĝas inter artistoj kiuj senkaŝe praktikas la poŝosteladon sur podio kiel amuzo. Tia persono, fakte iluziisto, invitas iun sur la scenejo por babilado kaj intertempe kaŝe forprenas lian propraĵojn, kiujn li kompreneble bonorde redonas post la spektaklo.

La dentotiristo, Johann Liss, ĉ. 1616–1617

La vere krimulaj poŝoŝtelistoj plej ofte agas kiel teamo, uzante malatentigon, stratbruon kaj interpremadon.

Ekde longe preferitaj kaptaĵoj estas monujoj, kaj depost kelkaj jaroj ankaŭ la poŝtelefono.