Poŝta Esperantisto
organo de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro (ILEPO, post 1923 ILEPTO)
Poŝta Esperantisto estis ĉiumonate eldonata periodaĵo, kiu funkciis kiel organo de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro (ILEPO, post 1923 ILEPTO), kiu fondiĝis en 1911. Formale la periodaĵo registriĝis kiel regula aldonaĵo de la gazeto Germana Esperantisto.[1] Komenca redaktoro estis Arnold Behrendt, kiu kontribuis multajn fakajn artikolojn pri la poŝta, telegrafa kaj telefona servo.