Pobladura del Valle

Pobladura del Valle [poblaDUra delBAlje] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Pobladura del Valle estas etimologie tradukebla al Loĝadejo de la Valo, nome aludo al reloĝada procezo kun aldonaĵo por eviti konfuzon kun aliaj samnomaj loĝlokoj en la areo.

Pobladura del Valle
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49780
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 277  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 5° 44′ U (mapo)42.1025369-5.7334616Koordinatoj: 42° 6′ N, 5° 44′ U (mapo) [+]
Alto 736 m [+]
Areo 14,15 km² (1 415 ha) [+]
Pobladura del Valle (Provinco Zamoro)
Pobladura del Valle (Provinco Zamoro)
DEC
Pobladura del Valle
Pobladura del Valle
Situo de Pobladura del Valle
Pobladura del Valle (Hispanio)
Pobladura del Valle (Hispanio)
DEC
Pobladura del Valle
Pobladura del Valle
Situo de Pobladura del Valle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pobladura del Valle [+]
vdr
Iama trajnstacio.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 295 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 85 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Maire de Castroponce, San Adrián del Valle (Leono), Matilla de Arzón, Fresno de la Polvorosa kaj La Torre del Valle. Trafluas la rivero Órbigo.

Estas atestantoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno de Leono.

Plej grava enspezofonto estis agrikulturo (ĉiam kun minacoj pro frosto) kaj brutobredado. Lastatempe industrio, komerco, kultura kaj rura turismo plie ekgravis (vinkeloj kaj du muzeoj).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti