Stameno

parto de floro
(Alidirektita el Polensako)

Stameno estas la vira organo de la floro. Kompare, la ina florparto estas karpelo. Androceo [1] aŭ stamenaro estas ĉiuj stamenoj de iu floro.

Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

Stamenoj estas dupartaj:

  • la stamentigo (aŭ filamento[2][3]), baze, fadenforma, subtenas la polenujojn.
  • la polenujaro (aŭ antero[4][5]), supre, plej larĝa parto. La polenujaro estas 2 polenujoj kiuj produktas kaj entenas la polenon. Krome, en ĉiu polenujo estas 2 polensakoj.

Kiam la stameno estas matura, la polenujoj malfermiĝas, liberigante la polenerojn.

1. stamentigo, 2. polenujo, 3. konektilo 4. polensako

Referencoj redakti

  1. esperante Plena Ilustrita vortaro 2002, p.86
  2. esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 333-334
  3. esperante Eicholz, Rüdiger 1958 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanada, 880 pp., p.116 (60/45)
  4. esperante Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 95
  5. esperante Eicholz, Rüdiger 1958 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanada, 880 pp., p.116 (60/45)