La Polikarpov I-16 (en rusa: И-16) estis aviadilo soveta de revolucia dezajno, kaj la unua ĉasaviadilo monoplano kun elstaraj flugiloj kaj reprenebla subekipaĵo.

Polikarpov I-16 de la Fondaĵo Infanto de Orleano kun la falgo uzata de la respublika flanko en la Hispana Enlanda Milito flugante en julio de 2008.

La I-16 estis enmetita meze de la 1930-aj jaroj kaj ludis gravan rolon en la Soveta Aerarmeo komence de la Dua Mondmilito. Ĝi partoprenis elstare en la Dua Ĉin-Japana Milito,[1] en la Batalo de Ĥalĥin Gol inter sovetoj kaj japanoj,[1] kaj en la Hispana Enlanda Milito,[2][3] kie ĝi estis nomata Mosca (muŝo) de la respublika flanko kaj Rata (rato) de la faŝisma flanko. La kromnomo kiun ĝi ricevis en Finnlando estis Siipiorava (flugsciuro).

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Harvard, Liss, 1966, p. 10.
  2. Harvard, Abanshin, Gut, 1994, p. 38.
  3. Harvard, Léonard, 1981, pp 18–22.

Vidu ankaŭ redakti