Politiko de Etiopio
Politiko de Etiopio okazas en kadro de federala parlamenta respubliko, en kiu la ĉefministro estas la estro de registaro. Plenuma potenco estas ekzercita de la registaro.La ĉefministro estas elektita de la parlamento. Ekzistas du ĉambroj de parlamento. La juĝistaro estas pli malpli sendependa de la administra branĉo kaj la parlamento. Ili estas regitaj sub la konstitucio de 1994.
Politika evoluo
redakti- 1889-1931 : Absoluta monarkio
- 1931-1936 : Monarkio (En la praktiko, absoluta)
- 1936-1941 : Italia okupado
- 1941-1955 : Monarkio (En la praktiko, absoluta)
- 1955-1974 : Monarkio
- 1974-1984 : Milita diktatoreco (Derg)
- 1984-1987 : Milita diktatoreco kun ununura partio (Partio de la etiopiaj laboristoj)
- 1987-1991 : Ununura partio
- 1991-1995 : Transira registaro
- Post 1995 : Demokratio