La polusa gado (Boreogadus saida) apartenas al la familio de gadedoj. Ĝi estas strikte parenca al moruo (Gadus morhua).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Polusa gado

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Gadoformaj Gadiformes
Familio: Gadedoj Gadidae
Genro: Boreogadus
Specio: B. saida
Boreogadus saida
Lepechin, 1774
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo kaj biologio redakti

La polusa gado vivas en al malvarmaj akvoj de la arkta Nordpolusa Maro. Tiu specio disvastiĝis ĉirkaŭ la poluso, t.e. ĝi vivas en norda Atlantiko kaj Pacifiko. La polusa gado vivas, kreskas kaj idoproduktas en salakvo kun temperaturo de 0° Celsiuso aŭ sub tio. Ĝi ŝanĝas la vivon direkte sub la mara akvosurfaco kaj akvogrundo.

La unu-dujaraj polusaj gadoj longas 6–17 cm kaj vivas ĉe kavernoj kaj fendoj de glaciaroj. Tie povas ili sin kaŝi kontraŭ la rabobestoj kaj rabemaj gepatroj, same trovi riĉan oferton da besta planktono.

La pli malnovaj fiŝoj vivas en malprofundaj akvoj surfunde aŭ en pli prodfundaj akvotavoloj ĝis 700 m. Tie ili nutras sin per etaj, libere naĝantaj krustacoj kiel amfipodoj aŭ kriloj. Ili atingas nur post 4 jaroj la korpolongon de ĉ. 20 cm kaj iĝas sekse maturaj. la plenkreskaj bestoj atingas la longon de 25 cm ĝis 40 cm, laxu regiono.

Ekologio redakti

Polusa gado estas grava parto de la nordpolusa glacifaŭno. Iliaj malamikoj estas la fiŝmanĝantaj maraj birdoj, mamuloj kaj diversaj fiŝaj specioj. Tiel ĝi estas la plej grava specio de la Polusa Maro, kiu interligas la energiofluon inter la planktonaj organismoj kaj sur la glacio vivantaj vertebruloj.

Kiel nutra rivalo aperas la (germane Lodde: Mallotus villosus) samaree.

Vidu ankaŭ redakti