Pompeblêd estas la frisa nomo por la folio de la nufaro.

Pompeblêd

La nomo estas uzata por indiki la sep ruĝajn korformajn foliojn sur la flago de Frislando . La folioj reprezentas la sep frisajn zelandojn (frisaj estrejoj). Neniam estis precize sep de tiuj estrejoj, la nombro 7 verŝajne havas la kromsignifon "multa".