Bornea orangutano

(Alidirektita el Pongo pygmaeus)

La Bornea orangutano (Pongo pygmaeus) estas unu el du specioj de orangutanoj. Troviĝanta nur en la insulo Borneo, apartenanta kaj al Indonezio kaj al Malajzio; ĝi estas pli abunda ol la Sumatra orangutano. Kune kun tiu lasta, ĝi apartenas al la nura genro de grandaj simioj kiuj estas indiĝenaj de Asio. Kiel la aliaj grandaj simioj, orangutanoj estas tre inteligentaj, kaj montras progresan il-uzadon kaj distingajn kulturajn modelojn en naturo. Orangutanoj kunhavas proksimume 97% el iliaj DNA kun homoj.[1]

Mapa distribuicao pongo pygmaeus.png
Mapa distribuicao pongo pygmaeus

La Bornea orangutano estas endanĝerita specio, pro senarbarigo, palmoleaj plantejoj kaj ĉasado kiel gravaj minacoj al ties longdaŭra ekzistado.

Aspekto redakti

La viraj orangutanoj pezas 50–90 kg, la inaj 30–50 kg. La maljuna vira bornea orangutano havas karakterizan vangon. Ĝian korpon kovras longa, rufhara felo. Ĝiaj kruroj estas longaj, la etenditaj kruroj distancas je 2–2,25 m.

Referencoj redakti

  1. Orangutan Facts. Orangutan Foundation International. Alirita 2012-03-17.

Eksteraj ligiloj redakti