Ponto Hernando de Soto

La ponto Hernando de Soto (angle Hernando de Soto Bridge) estas arkoponto kiu kondukas la ŝoseon Interŝtata 40 super la rivero Misisipo inter Okcidenta Memfiso, Arkansaso, Memfiso, Tenesio. En Memfiso ĝi ankaŭ estas nomata "Nova Ponto" ("New Bridge") ĉar ĝi estas pli nova ol la ponto de Memfiso kaj Arkansaso.

Aera vidaĵo de la ponto.

La ponto portas la nomon de la hispana esploristo de la 16-a jarcento Hernando de Soto, kiu esploris tiun pecon de la rivero Misisipo, kaj forpasis sude de Memfiso. Oni kredas ke lia korpo estis enterigita en la rivero Misisipo, kiu, laŭ la legendo, post sia morto la korpo kuŝis en la fundo de la lago Chicot en Arkansaso, meandro de Misisipo, je 130 kilometroj sude de Memfiso. Ĝi estis inaŭgurita en 1973.