Ponto Marienthal (Ingersleben)

La Marienthal-ponto (germane Marienthalbrücke) troviĝas ĉe la limo inter Erfurto kaj la Distrikto Gotha.

Ponto Marienthal
ŝtonponto • vojponto • arkoponto
Lando Germanio vd
Situo Nesse-Apfelstädt
Situo
Geografia situo 50° 55′ 16″ N, 10° 57′ 49″ O (mapo)50.921110.9636Koordinatoj: 50° 55′ 16″ N, 10° 57′ 49″ O (mapo)
Ponto Marienthal (Turingio)
Ponto Marienthal (Turingio)
DEC
Ponto Marienthal
Ponto Marienthal
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Ponto Marienthal
Map
Ponto Marienthal
vdr
La impona baroka Marienthal-ponto inter Erfurto kaj Ingersleben.

Historio redakti

La fluo de la 33 km longa rivero Apfelstädt preterpasas, rekte antaŭ sia enfluo an la Gera, la barokan Marienthal-ponton, kiu nombriĝas inter la plej gravaj pontoj en Turingio el kulturhistoria vidpunkto. La unuarka ponto el kalkŝtono kun riĉe ornamite balustrado el sabloŝtono faritis en 1751/52 fare de Johann Sebastian Ritter el Seebergen ĉe travadejo, laŭ planoj de la landa ĉefarkitekto Gottfried Heinrich Krohne. Konstruigis ĝin la diboĉa posedanto de la najbara Kastelo Molsdorf, la grafo Gustav Adolph von Gotter. Enskribo kaj blazono de li troviĝas en la mezo de la balustrado. De la iam kvar obeliskoj (du ĉe ambaŭ flankoj) konserviĝis ununura ĝis nun.

Ŝanĝoj kontruaj kaj perdo de rolo redakti

En la kuro de la konstruo de la fervoja linio en 1846 kaj de la plirektigo de la fluejo de Apfelstädt ĉ. la 1870-a jaro, faritis ŝanĝoj ĉe la iam fortimpresaj alirejoj kaj aldonitis dua, pli malgranda arko. Ĝi ankoraŭ hodiaŭ servas kiel apogilo dum ne maloftaj inundoj.

Post konstruo de moderna ponto apude en 1965 la monumento forgesitis ka kadukiĝis. Unuaj monumentprotektadaj entreprenetoj komenciĝis jam en 1982. Ŝuldiĝas sukcesa restaŭro de la ponto al klopodoj de historiemuloj kaj de la komunumo de Ingersleben, ne laste al federaciaj monrimedoj (inter 1992-95). Ekde tiam la latina enskribo "Konstruita kaj flegita por la komforto publika" denove senchavas.

Kolektoj redakti

Literaturo redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 148-149