Popĵazo estas nomo por ĵazo, kiu estas simila al popmuziko, kaj estas uzata por surmerkatigi ĉi tian muzikon.[1]

La muzikaj ĝenroj ĵazo kaj popmuziko kutime formas kontrastan paron, ĉar popmuziko kutime estas tre teksto- kaj kantigita, ĵazo tamen estas pli instrumenteca, eĉ la kantistoj uzas sian voĉon parte instrumentece, aparte ĉe skatkantado. Kiam interpretantoj nomas sian muzikon popĵazo (aŭ ankaŭ ĵazpopo), tiam ĵazo kutime kontribuas la ĵaztipajn harmoniojn kaj instrumentojn, kaj la popmuziko la pli bone kapteblajn melodiojn.

Provoj de tia kunfando de popmuziko kaj ĵazo estis observeblaj jam en la 1960-aj jaroj.[2] Aparte sukcesaj interproksimiĝoj okazis ekde proksimume la ŝanĝiĝo de la jarmiloj, kiam kantistinoj kiel Norah Jones, sed ankaŭ kelkaj kantistoj kiel Jamie Cullum estis merkatigataj kiel iaspeca „amasaperaĵo“ en ĵazo kaj kiel popĵazmuzikistoj.[3] Sed ne nur kantistinoj reprezentas ĉi tiun sukcesan popĵazan ondon, ankaŭ renomaj ĵazmuzikistoj kiel Nils Landgren elpaŝis per pomuzikaj projektoj kiel ekzemple per sia ABBA-albumo kaj sia subteno de kantistinoj de fonmuzika ĵazo kiaj Viktoria Tolstoy.

Duaranga literaturo redakti

  • Joachim E. Berendt: Das Jazzbuch. Von New Orleans bis ins 21. Jahrhundert. Fischer, Frankfurto/M. 2005, ISBN 3-10-003802-9

Rimarkoj redakti

  1. komp. Veit Bremme, en: W. Knauer (eld.), Jazz goes Pop goes Jazz. Der Jazz und sein gespaltenes Verhältnis zur Popularmusik, Hofheim 2006, ISBN 3-936000-03-4
  2. komp. Karl Lippegaus, en J. E. Berendt (eld.), Die Story des Jazz. Von New Orleans zum Rock Jazz. Rowohlt, Reinbek 1991, ISBN 3-499-17121-X
  3. komp. Andreas Felber, en: W. Knauer (eld.), Jazz goes Pop goes Jazz.

Eksteraj ligiloj redakti