Peace in Progress

kataluna revuo
(Alidirektita el Por la Paz)

Per la Pau / Por la Paz / Peace in Progress estas kataluna cifereca revuo pri temoj, kiuj rilatas al paco kaj al internaciaj rilatoj. Ĝi aperas kvar fojon jare en tri eldonoj: katalune, hispane kaj angle. Ĝi estas eldonita de Kataluna Internacia Instituto por Paco (ICIP laŭ la katalunaj vortoj) kaj alireblas senpage.

Peace in Progress kaj Esperanto redakti

Malofte tiu revuo enhavas tekstojn kiuj rilatas al Esperanto, sed kelkaj ekzemploj ja ekzistas, inkluzive de teksto pri Esperanto dum la unua mondmilito.[1] ICIP ankaŭ eldonis (kaj angle, kaj katalune) detalan studon pri la katalunaj esperantistoj.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "The practical internationalism of Esperanto Arkivigite je 2018-06-16 per la retarkivo Wayback Machine", Peace in Progress 24, 2015.
  2. Hèctor Alòs, "Pacifists in a globalised world[rompita ligilo]". ICIP Working Papers 2012/3.