La Pordego BisagraNova Pordego Bisagra, ĉar estas ankaŭ alia samnoma pli malgranda, estas monumenta pordego situanta en la murego de Toledo, Kastilio-Manĉo, Hispanio.

Pordego Bisagra
urba pordego [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
SituoToledo
- koordinatoj39° 51′ 45″ N, 4° 1′ 31″ U (mapo)39.8625-4.0252Koordinatoj: 39° 51′ 45″ N, 4° 1′ 31″ U (mapo)

Pordego Bisagra (Kastilio-Manĉo)
Pordego Bisagra (Kastilio-Manĉo)
DEC
Pordego Bisagra
Pordego Bisagra
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Pordego Bisagra
Vikimedia Komunejo:  Puerta Nueva de Bisagra [+]
vdr

Etimologio redakti

Ĝi nomiĝas tiele pro sia origina araba nomo Bib-xacra, laŭ tekstoj de la 12-a jarcento, kio signifas "Pordego de la Sagra", ĉar estis natura elirejo al la natura komarko tiunoma.

Historio redakti

Ties origino estas islama, kaj de tiu epoko oni konservas la centran parton, sed ĝi estis rekonstruita de Alonso de Covarrubias en la 16-a jarcento.

Arkitekta analizo redakti

Estas formata de du korpoj sendependaj kun du altaj muroj kun kreneloj kiuj unuigas ilin, formante korton inter ili.

La parto alurba estas de duoncirkla arko flankigita de kvadrataj turoj, fine per tegmentoj kaj blazono de Karlo la 5-a en la supra parto.

La ekstera parto, atribuita al Covarrubias, estas formata de arko kun kusenecaj ŝtonoj sur kiuj apogas sin granda blazono de la Imperia Urbo Toledo, kun sia nekonfuzebla dukapa aglo. Flanke al tiu enirejo estas du grandaj turegoj cirklaj kaj kun kreneloj.

Eksteraj ligiloj redakti