La Pordego Vado (Pordego de la VadejoPordego de la Talvego), realigata inter fino de la 11-a jarcento kaj komenco de la 12-a jarcento, situantas en la kvartalo de Antequeruela [antekeruEla] en la urbo de Toledo (Hispanio). Tiu kvartalo estis konata post la kristana konkero de la urbo de Toledo kiel kvartalo de Sankta Isidoro, zono de grava tradicio potfarista.

Pordego Vado
urba pordego [+]

LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
SituoToledo
- koordinatoj39° 51′ 46″ N, 4° 1′ 17″ U (mapo)39.862697-4.021487Koordinatoj: 39° 51′ 46″ N, 4° 1′ 17″ U (mapo)

Pordego Vado (Kastilio-Manĉo)
Pordego Vado (Kastilio-Manĉo)
DEC
Pordego Vado
Pordego Vado
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio
Map
Pordego Vado
Vikimedia Komunejo:  Puerta del Vado (Toledo) [+]
vdr

Tiu pordego, pro sia situo, en la natura elirejo al la talvego kiun konsistas la menciita kvartalo de la Antequeruela, kaj ĉar estis la loko por forĵeti la rubaĵojn de la proksimaj potfarejoj, kaj pro tio iom post iom kovriĝis el tiuj materialoj kaj sedimentoj; tiele fine de la 15-a jarcento kaj komence de la 16-a jarcento oni produktis tie ŝanĝojn, kiaj la plialtigo de ties pavimo pli ol unu metroh super la origina. Spite reformojn, el la 17-a jarcento la Pordego Vado senuziĝis; kaj estis definitive abandonata fine de tiu jarcento kiam restis videblaj nur ties supra parto.

En la 19-a jarcento oni perdis ĉiun reston de la pordego, sed en la 20-a jarcento oni ekinteresiĝis pro ĝi, sekve de puriglaboroj ene de ĝenerala projekto de restaŭro de la muregoj de Toledo, iniciata fine de la 1990-aj jaroj.