Poronkusema (finne, laŭvorte „la pisado de boaco“) estas malnova finna unuo por distanco.

Ĝi kutime estis uzata en la boacobredado kaj disvolviĝis el la konstato, ke boacoj ne povas marŝi kaj pisi samtempe. Poronkusema egalas al la distanco kiun boaco povas kovri sen pisado, t.e. maksimume proksimume 7,5 km.