Portalo:Aŭgurado/Kafsedimento

Aŭgurado/Kafsedimento

Taso, kiun ni uzas al la aŭgurado el kafsedimento, devus esti pli larĝa supre kaj malpli larĝa sube. La interno de la taso devus esti blanka kaj sen presaĵoj.

La kafon trinkas persono, kiu estas aŭgurota. La persono devus lasi en la taso tiom da fluidaĵo, por ke oni povu turni per la enhavo. Ni prenos la tason je tenilo per la maldekstra mano kaj 3 foje turnos la enhavon en direkto de horloĝmontriletoj. La enhavo devus veni ĝis la rando de la taso. Poste ni starigos la tason per la fundo supren kaj kalkulos ĝis sep - ni lasos la fluidaĵon forflui. Ni tenas la tason je la tenilo kaj komencas aŭguri.