Aŭgurado/Runoj

Runoj devenas el Nordia regiono de Eŭropo, kiun en foraj tempoj loĝigis vikingoj, vivantaj en mallarĝa kontakto kun la lando kaj ties misteraj fortoj. La vikingoj havis sian propran sistemon de religio kaj mitologio, kiu entenis kvanton de diaro. La patro de dio Thoro, Odino, estis kreinto de la runoj kaj li apartenas inter unu el la plej gravaj figuroj de la vikingaj popolaj tradicioj. Odino foje pendigis sin supren per la piedoj sur branĉo de arbo, por ke li tiel fariĝu pli saĝa kaj akiru konon de ĝustaj leĝoj de la mondo. Antaŭ ol li grimpis suben, li estis interkonatigita kun la nova sistemo nomita Runoj. Tiuj ĉi simboloj estis uzataj de la alta pastraro ne nur al skribado, sed ankaŭ al magio. Kaj ne nur tio, la runoj estis gravurataj sur diversaj objektoj - armiloj, personaj aĵoj, ŝtonoj ktp., ĉar estis al ili aljuĝata magia potenco, estis per ili aŭgurata la estonteco kaj ankaŭ estis per ili invokataj fortojn, kiuj povis influi la feliĉon kaj la sorton de homo. Ekzistis runoj, kiuj influis la veteron, la rikolton, kiuj povis senigi aŭ male aljuĝi ensorĉon, povis influi la sanon aŭ diversajn interhomajn rilatojn.