Portalo:Homoj/Elektitaj etnoj/11

Tlahuizcalpantecuhtli
Tlahuizcalpantecuhtli

La aztekoj estis la ĉefa gento de Meksiko, kiam alvenis la

hispanoj en la 16-a jarcento kaj unu el la ses ĉefaj civilizoj de la historio de tiu lando. Ilia ĉefurbo estis Tenoĉtitlano, kiu fariĝis la nuna Meksikurbo. La azteka civilizo, estinte konservema kaj malpli alta ol la majaa en scienco kaj arto, daŭrigis la civilizon de Teotihuakano.

Kvankam la aztekoj ne havis ĉevalojn, nek pulvajn pafilojn, nek eĉ la radon, la azteka kalendaro estis pli preciza ol la tiama eŭropana kalendaro kaj ilia civilizo pli antikva. Ili estis alfabetaj kaj parolis la nahuan.