Portalo:Homoj/Homoj po semajno

Vicente ALEIXANDRE, plennome: Vicente Aleixandre y Merlos (naskiĝis la 26-an de aprilo, 1898, mortis la 14-an de decembro, 1984) estis hispana verkisto.

Vicente Aleixandre naskiĝis en Sevilla kaj pasigis sian infanaĝon en Málaga. En Madrido li ĝis 1919 studis juron kaj ekonomion. Dum kelkaj jaroj li laboris kiel profesoro, sed sanecaj problemoj devigis lin, ĉesigi tiun ĉi karieron. Ekde 1925 li plene dediĉis sin al la verkado. Liaj unuaj poemoj en 1926 aperis en la revuo Revista del Occidente; lia unua memstara poemaro Ámbito aperis en la jaro 1928.