Portalo:Judismo/Enkonduko

Simbolo de judismo
Simbolo de judismo

Judismo (aŭ Judaismo) estas la religio de la juda popolo. Ĝi estas unu el la unuaj konataj unudiaj (monoteismaj) kredoj kaj unu el la plej malnovaj religiaj tradicioj, kiu estas ankoraŭ praktikata hodiaŭ. La historio de Judismo estas esenca parto de la fundamento de la du aliaj "Abrahamaj" religioj Kristanismo kaj Islamo.

Dum almenaŭ du mil jaroj, Judismo ne estis monolita praktike kaj ne havis centran aŭtoritaton aŭ ligan dogmon. Malgraŭ ĉi tiu fakto, Judismo en ĉiuj siaj varioj restas firme ligata al kelkaj religiaj principoj, la plej grava el kiu estas la kredo je sola, ĉioscia, ĉiopova, kaj ĉiobonfara, transcenda Dio, kiu kreis la universon, kaj ankoraŭ okupas sin pri ĝia administrado. Laŭ juda penso, la Dio kiu kreis la mondon establis interligon kun la juda popolo, kaj rivelis siajn leĝojn kaj ordonojn al ĝi en la formo de la Torao (Torah). Juda praktiko dediĉas sin al la esploro kaj observo de ĉi tiuj leĝoj kaj ordonoj, kiaj ili interpretiĝas laŭ diversaj praaj kaj modernaj spertuloj.


reiru al la ĉefpaĝo