Portalo:Minado/Enkonduko
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9a/Tagebau_Garzweiler_Panorama_2005.jpg/750px-Tagebau_Garzweiler_Panorama_2005.jpg)
Minado estas ekspluatado de mineralaj materioj el tera naturo. Temas ekzemple pri ercoj, mineraloj, karbo, kaolino, oro, torfo kaj aliaj krudmaterialoj.
Rilate al ekspluatado de karbo la minejoj povas esti:
- profundecaj - ekspluatado de nigra karbo
- supraĵaj - ekspluatado de bruna karbo
La minejoj povas esti dividataj ankaŭ laŭ speco de materialo, kiun oni ekspluatas:
- karbaj minejoj
- oraj minejoj
- salminejoj
- ŝtonminejoj
- uraniaj minejoj