Portalo:Redakta subportalo/Helpeto/Arkivo

Ĝermo-artikoloj (9-a de decembro, 2005) redakti

Ĝerm-artikoloj estas mallongaj artikoloj kiuj havas potencon kreski al plena informa artikolo. Nia minimuma celo por ĝerm-artikolo estas longo da tri frazoj, aŭ sufiĉa informo preter simpla difino. (Pli mallongaj artikoloj estas nomataj "ĝermetoj".) Oni povas facile marki ĝermon kun la ŝablono {{ĝermo}}, aŭ uzi ŝablonon pri pli specifa fako, kiel {{ĝermo-kemio}}{{ĝermo-komputiko}}. Plian informon oni povas trovi ĉe la Kategorio:Ĝermo.