Poundbury estas nova urba ekstere de Dorchester en la gubernio de Dorset, Anglio. Ĝi estas eksperimenta urbo konstruita de premio-gajninta arkitekto Léon Krier. Ĝi estis planita kaj subtenita de reĝo Karlo la 3-a, tiam Princo de Kimrujo, sur kies terenoj (Duchy de Cornwall) ĝi estis konstruita[1].

Novaj malnovstilaj domoj en Poundbury.

En 1988, la tiama princo Karlo komisiis la arkitekton kaj urboplaniston Léon Krier ellabori ampleksan planon por tio kio iĝus Poundbury. Krier sekvus la gvidliniojn skizitajn fare de Karlo la 3-a en sia libro A vision of Britain (Vizio de Britio), personan vizion pri arkitekturo. Poundbury havas plurajn ecojn karakterizajn por New Urbanism, kiel ekzemple malgrandskalaj kaj klare difinitaj urbaj spacoj. La stratreto serpentiĝas. Piedratrafiko estas prioritatita super motorveturiloj.

Fono redakti

 
Strato kiu prioritatas piedirantrafikon super aŭtoj.

La brita reĝo Karolo la 3-a delonge okupiĝas pri aferoj de urba planado kaj arkitekturo . En la libro A vision of Britain (1989) li kritikis modernisman konstruadon en Londono , kiun li kredas difektis la grandurbon. Li prezentis dek principojn kiuj devus esti sekvitaj en urboplanado, inkluzive de:

  • Homa skalo. Konstruaĵoj kaj lokoj ne devas superforti aŭ fremdigi homojn.
  • Konstruaĵoj devas esti individuaj, sed samtempe funkcii kune kun najbaraj konstruaĵoj.
  • Privataj kaj publikaj lokoj devas esti klare distingeblaj, same kiel urbo kaj kamparo.
  • La loĝantoj devas esti implikitaj en la dezajno.

Poundbury estas bazita sur novaj urbanismaj ideoj kiel prioritato al piedirantoj super aŭtotrafiko. La urbo estus plene finkonstruita en 2026. Ĉirkaŭ 6 000 homoj vivos ĉi tie[2].

La urbomodelo de Poundbury kaŭzis multajn imitaĵojn ĉie en la mondo, ekzemple en Ŝanhajo estis konstruita preciza kopio de ĝi.

Referencoj redakti

  1. (en) "A royal revolution: is Prince Charles's model village having the last laugh?". The Guardian, la 27-an de oktobro 2016.
  2. (en) "Stephen Bayley: I'll show you a real carbuncle, Charles". The Guardian, la 7-an de decembro 2008