Preĝejo Nia kara Sinjorino (Gefell)

La urba Preĝejo Nia kara sinjorino (germane: Stadtkirche Unserer lieben Frau) estas luterana kirko en Gefell, Germanujo. Ĝi situas kun tombejo sur eosten dekliva krutaĵo ĉe la suda rando de Gefell en trankvila areo. Pli sude kondukas la federacia ŝoceo B 2 disde Lepsiko al Hof (Saale). Al ĝia komunumo apartenas ses vilaĝoj, i.a. de la urbokvartalo Dobareuth.

Preĝejo en Gefell
Interno

Historio redakti

La turo ĝis hodiaŭ havas romanikajn spurojn. Laŭdire estis skribita sur (nekonserviĝinta ŝtono) renovigdato de 1211. La en 1303 unuafoje menciita kirko alikonstruitis en la 1481-a jaro gotikstile kaj pligrandigitis. De ĝi nenio konserviĝis krom kelkaj figuroj de la skulptita altaro el la skolo de la fama lignoskulptisto Valentin Lendenstreich. Post incendio iĝis riparo inter 1664 kaj 1670; malkonstruiĝo kompleta venis en 1799. Surloke oni starigis klasikisman konstruaĵon (kiu ĝuis restaŭradojn en 1864, 1922 kaj 1962). Tiam estiĝis arĥitekture tre unueca, ampleksa interna spaco kun grandaj fenestroj, neinterrompitaj galerioj kaj impresa ambonaltaro. Koncerne la bildaron ĝi estas tre sobra kaj kontentiĝis pri simboloj: des pli imponas belega baptoanĝelo de 1729 farita fare de Nikolaus Knoll el Hof. Ankaŭ baptujo el la dua duono de la 16-a jarcento menciindas kun latinlingva enskribaĵo invitantaj la infanojn veni al Jesuo.

En la 2010-aj jaroj oni nove pucis la eksteran fasadon, renovigis la kampanilon kaj kontraŭbatalis larmofungajn damaĝojn.[1]

Orgeno redakti

 
Trampeli-orgeno de 1807
 
Luda zono de la orgeno

En 1807 enmuntitis orgeno, kiun faris Johann Gottlob Trampeli el Adorf: ĝin restaŭris en 1978 Hermann Lahmann, en 1999 la firmao Rösel & Hercher Orgelbau kaj en 2006 Orgelbau Waltershausen.[2] Tiu ĉi orgeno estas belegsona, potenca instrumento konata kaj ŝatata en la tuta regiono.

Sonoriloj redakti

La plej malnova sonorilo estas eta el la jaro 1515 por marki la kvaronhorajn batojn. Post longa nefunkcio ĝi ekde 1989 sonas disde la turo de la urbodomo. Kampanile estas tri sonoriloj el kiuj unu mulditis en la 1666-a jaro en Schleiz. La du aliaj fandiĝis por armilproduktado dummilite. Ili anstataŭigitis en 1953 per ŝtalaj el Apolda. Krome pendas en la lanterno tura (nun neuzata) plenajn horajn indikinta sonorilo de 1763 kiun fabrikis Johann Mayer en Rudolstadt.

Eksteraj ligiloj redakti

https://www.ekmd.de/kirche/kirchenkreise/schleiz/gefell/gefell/unser-lieben-frauen/ Arkivigite je 2022-02-04 per la retarkivo Wayback Machine Informoj prikirkaj sur la paĝoj de EKMD]

Notoj redakti

50.4384020411.85738087