Preĝejo Sankta Bonifaco (Bad Langensalza)

La evangelia preĝejo Sankta Bonifaco (germane: MarktkircheBonifaciuskirche) troviĝas en la centro de Bad Langensalza.

Portalo okcidenta.
La Bazara preĝejo Sankta Bonifaco en la kuracloko Bad Langensalza.

Historio redakti

La preĝejo menciitis endokumente unuafoje en la jaro 1271-a. La 73 metrojn alta turo kun la renesancstila supra etaĝo estas la dua plej granda turo en tuta Turingio kaj tipas por la urba silueto. La trinava halokorko kun multangula altarejo kaj fasada turo konstruitis (kun interrompoj) ĝis 1592 el travertino. La sakristio kun gotika volbaĵo estas verŝajne resto dela en 1229 menciita antaŭula konstruaĵo. La dinastio de la sinjoroj de Salza transdonis siajn patronecrajtojn pri la Bazara preĝejo en 1356 al la Monakejo Mario Magdaleno, kiun ili poste translokigis proksime de la preĝejo. Por la monakinoj faritis je la komenco de la 16-a jarcento galerio en la supra etaĝo de la norda ĥoreja alkonstruaĵo. La konservitaj malfrugotikaj vandprentraĵoj de 1519 en la pormonakina galerio estas unika laŭ kvalito kaj ege altvalora.

Priskribo redakti

En la interno konservitis novgotikaĵoj sed ankaŭ altaroj el la malfrua Mezepoko, la kasona plafono, epitafoj, tombaj slaboj kaj la en 1861/62 alikonstruita kaj restaŭrita orgeno.

La ĉefa enirejo estas ĉe la romparka ŝtuparportalo de la okcidenta fasado (fino de la 15-a jarcento). La en tri reliefoj dividita timpano reprezentas la Lastan juĝon. La influo de la Parler-plastiko tie ĉi tre bone videblas. La portalo kun ŝtupoj norde faritis je la fino de la 14-a jarcento. Ĉe ties meza kolono staras Sankta Bonifaco flankita de la Sanktaj Petro kaj Paŭlo.

Dum la lastaj restaŭradoj malkovritis la ŝtona ciferplakedo de la turo (1612; horloĝo kun ununura montrilo). Du de la malnovaj sonoriloj ankoraŭ hodiaŭ funkcias. Per diametro de 1,88 la sonorilo de Eckard Kuchen el la 1564-a jaro nombriĝas inter la plej grandaj de tuta Turingio. Surgrimpi la turon eblas post antaŭa sinanonco.

Fonto redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 1, 2009, ISBN 978-3-7954-2249-3, p. 25-26

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la preĝejo sur la urba retpaĝaro.