Malfermi la ĉefan menuon

Preĝejo Sankta Francisko (Salta)

La Preĝejo Sankta Francisko en Salta, posedas la plej altan sonorilturon de Sudameriko. [1]

La Baziliko kaj konvento de Sankta Francisko de la urbo Saltaurbo, Argentino, estas templo katolika kaj konvento de la franciskanoj kiuj pro sia arkitekta belo kaj historia gravo konstituas unu el ĉefaj turismaj allogaĵoj de la urbo, rekonita ĉar estas unu de la urboj kiuj plej bone konservis la kolonian hispanan kernon en Argentino.

Ĝi estis deklarita Historia Nacia Monumento la 14an de julio de 1941 per dekreto 95687 fare de la ŝtata registaro[2] kaj Baziliko la 4an de aŭgusto de 1992. Ĝi situantas ĉe la kuniĝo de la stratoj Caseros kaj Córdoba, je 100 m de la ĉefa placo (Plaza 9 de Julio).

EnhavoRedakti

La templo posedas valorajn verkojn, nome la imago de Nia Senjorino de la Neĝoj, alia pri Sankta Petro Alkantara atribuita al la hispana skulptisto Alonso Cano kaj pentraĵo pri Sankta Francisko de Asizo, atribuita de kelkaj al Pitti kaj de aliaj al Francisco de Zurbarán. Ĝi havas ankaŭ malgrandan muzeon kaj bibliotekon kun tre antikvaj eldonoj grandvaloraj.

ArkitekturoRedakti

Ties koloroj kombinas ebur- kaj sablo-kolorojn, kiuj rimarkigas kompleksan ornamadon. La ĉefa fasado havas italajn influojn, centran korpon dense ornamitan pere de girlandoj, floroj, surskribaĵoj, blazonoj kaj surmurigitaj fenestroj. La falsaj kurtenoj el stuko en la enirejaj arkoj estas ties plej originala detalo. La turo havas klasikan aspekton, dividita en kvar etaĝoj. La unika navo estas kovrita de volbo; super la kruciĝo, la kupolo. En la interno konserviĝas valora tablo el marmoro konstruita en 1789 en Kadizo, intence por tiu templo.

BildaroRedakti

NotojRedakti