Preĝejo Sankta Gangulfo (Erfurto)
La Preĝejo Sankta Gangulfo (germane: Gangolfikirche) estis preĝejo en la urbokerno de Erfurto. Ĝi troviĝis ĉe la suda angulo de la stratoj Bahnhofstraße kaj Schmidtsteter Straße.
Preĝejo Sankta Gangulfo | ||||
---|---|---|---|---|
kristana preĝejo ![]() | ||||
Bazaj datoj | ||||
Konstrustilo | Gotika arkitekturo vd | |||
Lando | Germanio ![]() | |||
Situo | Erfurto | |||
Situo | ||||
Geografia situo | 50° 58′ 26″ N, 11° 2′ 11″ O (mapo)50.973911.0363Koordinatoj: 50° 58′ 26″ N, 11° 2′ 11″ O (mapo) [+] | |||
| ||||

Historio
redaktiAntaŭa konstruo anstataŭitis en 1350 per novkonstruita gotikstila halokirko. Dum la 15-a jarcento la loĝantaro ege kreskis, tiel ke la najbara Preĝejo de la kanonikoj aŭgustenanaj jam ne sufiĉis kaj la Gangulfo-kirko funkciis kiel ĝia aldona preĝejo.
Ĉ. en 1530 ĉesis la uzo por diservoj. Ekde 1673 oni uzis ĝin kiel lernejon. Post nova mallonga uzo liturgia de inter 1806-60 la konstruaĵo denove iĝis lernejo. En 1875 oni vendis ĝin kaj ĝi poste malkonstruitis.
Literaturo
redakti- Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet. Erfurt 2007.