Preĝejo Sankta Maŭrico (Halle)

La Preĝejo Sankta Maŭrico (germane: Moritzkirche) estas - post aliritigo en la kuro de Reformacio - ekde 1970 denove (luprenite) romkatolika preĝejo en Halle (Saale), Germanlando. Hodiaŭ ĝi estas la plej malnova preĝejo en la urbo kaj arkitektur-historie gravega ekzemplo por la sakrala konstruarto de la 14-a jarcento.

La uesta flanko de la Maurico-preĝejo de Halle

Historio redakti

La malfrugotika halo-preĝejo kun riĉa interna ekipaĵo konstrutis inter 1388-1511 fare de la aŭgustenanoj kiel konventa preĝejo kaj samtempe paroĥuja preĝejo por la gildo de la salpatistoj. Ĉefarkitekto estis la ŝtontajlisto Conrad von Einbeck el Halle, fama artisto siatempa. Okulfrapa estas la belega eksteraĵo ĉe la eosta flanko, dume la pli malfrue finfarita uesta flanko estas multe pli modesta. La okcidenta muro de la tiuloken enkonstruita turo servis samtempe kiel urbomurarero. En 1798 suprenmetitis turo, kiu ne staris pli ol unu jarcento. Pro kadukiĝemo ĝi devis esti malkonstruita. Laŭlegende ĝi falis en la riveron Saale.

Priskribo redakti

Multas gravaj artaĵoj ene de la preĝejo, kiuj plejofte estas de Conrad von Einbeck. Inter ili speciale menciindas kvin kiel veraj kulminaĵoj de germana renesanca arto:

  • la patrono Sankta Maŭrico (1411) kiu ĉe la enirejo tuj troveblas sur la dua eosta pilastro. Sub li videblas la imperiestro Maksimiliano venkita de li. Pro la sonoriletoj pendantaj de liaj soldata uniformo li nomiĝas Tintila Maŭrico (germane: Schellenmoritz). La sonoriletoj avertu la konstruantoj de la preĝejo antau la alveno de la konstruiganto: char li kutimis severe puni nebone laborantajn laboristojn.
  • Kristo skurĝata ĉe la kolono: de 1420, suda flanka ĥorejo
  • Jen homo, la dolorplena Jesuo: 1416, norda flanka ĥorejo
  • la Virgulino funebranta sian filon: ĉirkaŭ 1416, rekte apud al dolorplena Jesuo
  • memportreto de Conrad von Einbeck: norda flanka ĥorejo, tre realisma laŭ renesancstilaj kutimoj

La orgeno de 1925 (orgenfasado de 1843) estas de la firmao Saŭer. Ekde 1999 ĝi refunkciis.

La iama Hospitalo Sankta Johano troviĝas dekstre de la Maŭrico-preĝejo. Restaŭrite ĝi ankoraŭ ne trovis novan funkcion.

Literaturo redakti

Norbert Eisold/Edeltraud Lautsch: Sachsen-Anhalt (=Dumont Kunstreiseführer), Ostfildern 2005, ISBN 3-7701-3968-2, p. 293-294

Eksteraj ligiloj redakti