Preĝejo Sankta Marteno intra muros (Erfurto)

La Preĝejo Sankta Marteno intra muros estis paroĥa preĝejo ĉe la ponto Schlösserbrücke en la urbocentro de Erfurto. Pro bona distingo de la Marteno-kirko ekster la urbomuroj, ĝi kromnomiĝas per ene de la urbomuroj (latine: intra muros).

Historio redakti

La kirko unue troviĝis rekte en la mezo de la Fiŝbazar-placo (Fischmarkt), kie ĝi dokumente menciitis jam en 1181. Hospitalo de Sankta Marteno estis fondita inter 1210 kaj 1217 kun ĉiuj voktaj rajtoj ĉe la bienoj. En 1123 konsekritas nova kapelo. Inter 1415 kaj 1437 oni novkonstruis kirkon ĉe la angulo inter Predigerhof kaj Schlösserstraße gotikstile.

Post la Reformacio en 1525 la komunumo unuigis kun la Benedikto-kirko ĉe la Ponto de la brokantistoj. Post detruo en 1736 pro fajrego oni malkonstruis ĝian ruinon.

Literaturo redakti

  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet. Erfurt 2007.