Preĝejo Sankta Nikolao (Frauenwald)

La Kirko Sankta Nikolao estas la preĝejo paroĥa en Frauenwald.

Ekstero de la Schinkel-kirko.

Historio redakti

Jam en 1218 estiĝis abatejo de premonstratinoj en Frauenwald, kun monaĥinoj senditaj el la patrina klostro de Veßra. La unuan kapelon konstruigis grafo Poppo la 13-a de Henneberg kaj la monaĥejo estis ekzakte sur la grundo de la nuna preĝejo. Jam antaŭ la 16-a jc forlasis la monaĥinoj la vilaĝon.[1][2]

Priskribo redakti

Ekde 1815 apartenas Frauenwald al la prusia provinco Saksio. La preĝejo konstruita de la famekonata arkitekto Karl Friedrich Schinkel estas iel ankaŭ signo por la oftaj ŝanĝoj politikaj en historio turingia.

Je la komenco de la 19-a jc estis ke la turingianaj subuloj ekkontaktiĝis kun la fama arkitekto, kiam ili bezonis novkonstruon de la preĝejo. La schinkel-aj skizoj por norma kirko (Normalkirchenentwurf) ege influis la en la 3-a de aŭgusto 1831 solene inaŭgurita preĝejo, kaj laŭ stilo kaj laŭ konstrumaniero. Ĝi estas hodiaŭ gravega monumento por la grandeco arkitektura de Schinkel en la tuta Distrikto Ilm.

La komence sentura kirko ricevis turon rektangulan kun impona kupolo en 1911 oriente, post unujara planado. La tegmento estas el ardezo; po tri rondarkaj fenestroj troviĝas ĉe la longaj navoj. La orgeno alikonstruitis dum la 1950-aj jaroj kaj restaŭriĝis. Ekde 1955 sonas sonoriloj el ŝtalo, faritaj far firmao Schilling el Apolda.

Subnotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti