Preĝejo Sankta Triunuo (Lepsiko)

La preĝejo Sankta Triunuo (germane: Propsteikirche St. Trinitatis) estas ege moderna preĝejo ĉe Martin-Luther-ringostrato en Lepsiko, Germanio.

Neue Propsteikirche St. Trinitatis Leipzig

Historio redakti

Post la enkonduko de Reformacio en Lepsiko en 1539 la restintaj katolikoj ne plu havis preĝejon. Nur kiam la saksa princelektisto Aŭgusto la forta konvertiĝis (1697) la katolikoj rajtis frekventi katolikajn diservojn ekde 1710, en salono de la Kastelo Pleißenburg, ĉe la nuna Nova urbodomo de Lepsiko. Inter 1845-47 konstruitis pli okcidente preĝejo laŭ la planoj de la arkitekto Carl Alexander Heideloff, la unua novtogika konstruaĵo de la urbo.

En la 4-a de decembro 1943 bomboj detruis tiun ĉi preĝejon, kiu poste forigitis. Ne antaŭ 1982 estiĝis nova konstruaĵo, kiuj pro malbona kvalito devis esti malkonstruita post nur du jardekoj. Oni decidis starigi tute novan preĝejon kaj komisiis por tiu la lepsikan artikektan firmaon Schulz & Schulz (2013-15).

Priskribo redakti

Karakteriza estas la fasado el ruĝa porfiro el Rochlitz. La internon kreis la kubano Jorge Pardo. Fenestrofarado iĝis laŭ planoj de la lepsika artisto Felix Haberkorn: tekstoj de la Malnova Testamento kaj de la Nova Testamento sur plurajn tavolojn metite unu sur la alian je diversaj taghoroj - depende de la lumo - legeblas.

Fonto redakti

Mundus, Doris: Leipzig an einem Tag. Ein Stadtrundgang, Eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2007 (6-a eldono de 2015), p. 45

Eksteraj ligiloj redakti