Preĝejo de Sankta Petro (Ciudad Real)

La Preĝejo de Sankta Petro de Ciudad Real (Hispanio) estas gotika religia konstruaĵo. Ĝi estas deklarita kiel Havaĵo de Kultura Intereso el 1974, kun identigila numero RI-51-0003948 nome Nacia Monumento laŭ Dekreto de 20a de julio 1974.

Preĝejo de Sankta Petro
kristana preĝejomonumento [+]
Koordinatoj38° 59′ 6″ N, 3° 55′ 37″ U (mapo)38.9849-3.92686Koordinatoj: 38° 59′ 6″ N, 3° 55′ 37″ U (mapo)

Preĝejo de Sankta Petro (Kastilio-Manĉo)
Preĝejo de Sankta Petro (Kastilio-Manĉo)
DEC
Preĝejo de Sankta Petro
Preĝejo de Sankta Petro
Lokigo de Kastilio-Manĉo en Hispanio

Map
Preĝejo de Sankta Petro
Vikimedia Komunejo:  Church of San Pedro, Ciudad Real [+]
vdr
Preĝejo de Sankta Petro.
Preĝejo de Sankta Petro. Tombo de Fernando Alonso de Coca.

Ĝi estas gotika konstruaĵo de la 14a jarcento, konstruigita de la kavaliroj de la "Flor y Nata" (kremo) de Ciudad Real; rimarkindas el la ekstero la turo kun spajro kaj ĝiaj tri pordegoj, tiu romanika, nome de la Pardono, ĉar ĝi troviĝis antaŭ la prizono de la "Santa Hermandad" el kiu la kulpuloj devis iri rekte al la preĝejo pardonpeti, tiu de la "Umbría" (umbro) kaj tiu de la Suno. El ĝia interno sendube, krom la harmonia distribuado de la spaco kaj de la arbaro de kolonoj de la krucvolbaro, menciindas ties kapiteloj kun singularaj temoj, kiel kapoj ĉu de homo ĉu de animaloj aŭ vegetaloj; sed plej elstara estas la Kapelo de la familio Coca [KOka], kiu estas hejmo de la kuŝa tomboskulptaĵo de la kantoro de la Katedralo de Korja kaj konfesisto de Isabel la 1-a de Kastilio, nome Don Fernando Alonso de Coca, hispan-flandra verko de la 15a jarcento kun evidenta similo kun la fama tomboskulptaĵo de la Doncel de Sigüenza; ĝi estas ĉe la tomboj plankaj de ties gepatroj kaj retablo de alabastro de la Virgulino Loreto. Elstaras ankaŭ la Kapelo de Jesuo Nazaretano kun izabela kradaro kaj stelforma volbofermilo. Dum periodo de la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) tiu preĝejo estis uzita kiel grenstokejo. ​