Preĝejo de la Favoro (Arundo)

La Preĝejo de la Favoro aŭ en hispana Iglesia de la Merced de Arundo (provinco Malago, Hispanio), situanta ĉe la Promenejo de la Tranĉo ankoraŭ konservas la ĝardenon kaj sian unuan fundamenton datite en 1585. Ĝi estas komponita de tri navoj, el kiuj la centra ŝirmiĝas per volbo super pilieroj kaj duoncirklaj arkoj kiuj separas la centran navon el tiuj flankaj.

Preĝejo de la Favoro

La fasado konsistas el tri eroj de ŝtona muro dividitaj per pilieroj el briko. La pordego estas el ŝtono kun duoncirkla arko super kiu estas kanalecaj ĥapiteloj finigitaj per piramidoj. Dekstre de la fasado estas okangula turo el briko imitanta ŝtonon.

El moveblaj havaĵoj menciindas relikvujo el orumita arĝento kun juveloj kiu enhavas laŭlegende la nekoruptitan manon de Sankta Teresa de Jesuo, el la 17a jarcento. Tiu akompanis la diiktatoron Francisco Franco dum jardekoj kaj estis redonita al la ordeno de la Karmelaninoj post lia morto. Estas ankaŭ aliaj gravaj pentraĵoj.