Frederika preĝejo

(Alidirektita el Preĝejo frederika)

Frederika preĝejo (germane: Friedrichskirche; Siechhofskirche) estas protestantisma kirko en Gotao, Germanujo. Temas pri la plej malgranda preĝejo en tiu ĉi urbo kaj la plej malnova baroka centralkonstruaĵo en tuta Turingio.

Frederika preĝejo gotaa ĉetombeja

Historio redakti

Jam en 1347 menciitis hospitalo por lepruloj sur la areo Schlichte apud la landa ŝoseo al Erfurto kun propra kirko estanta sub patroneco de Sankta Nikolao. La romanika konstruaĵo malkonstruitis en 1715 por starigi samgrunde la nunan sanktejon. Kominsiinto kaj nomdoninto estis lia duka moŝto Frederiko la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg) kiu per tio dankis Dion por ĉeso de malsano. Faronto estis la fama arkitekto Johann Erhard Straßburger. La fundamentaj ŝtonoj metitis en la 19.7.1715; konsekro sukcesis ankoraŭ la saman jaron.

Arkitekturo kaj meblaro redakti

 
Sabloŝtona tabulo supre de la enirejo

La horizontala projekciaĵo de la kirko estas greka kruco kun kvar brakoj de sama longeco. La anguloj estas kvaroncirkaj niĉoj. Estas la konstruaĵo el superŝmiritaj brikŝtonmuroj dume la anguloj kaj la kadroj fenestraj kaj pordaj estas el grejso prilaborita. La per t.n. ruĝaj kastor-vostaĵoj kovrita tegmento estas kronata de firstotureto el ardezo griza. Ties diametro havas ankaŭ la formon de greka kruco. La planko de la iam blu- kaj blankkolora interno modesta havas brunruĝajn briksthonojn. En la transeptbrakoj troviĝas malimpresaj galerioj. Supre de la senornama altaro estas baroka ambono kun ŝildo montranta la nomon de Frederiko kun krono lia. En la jaro 1976 la gotaa orgenfaristo Rudolf Böhm faris novan orgenon por la kirko kiu havas unu klavaron kaj kvin registrojn. Ĉe la suda fasado estas sonorilkonstruaĵo kun sonorilo.

Aliaj detaloj redakti

Ĝis la 20-a jarcento la kirko nomitis (laŭ la antaŭe samloke starinta Nikolao-kapelo) Frederika kapelo. Tamen ĝis hodiaŭ la lokuloj nomas ĝin ankaŭ Malsanuleja kirko (Siechhofskirche). Supre de la enirejo estas impona tabulo grejsa kun latinlingva enskribaĵo jena: Anno orbis redempti 1715 diruto veteri sacellum novum fieri fecit fidelis servus fideli domino vitaeque restitutori superato morbo periculosissimo gratum animum probaturus.[1] En la jaro 2000 la tabulkopio muntitis tie por anstataŭigi la dum jardekoj malaperintan originalan tabulon. La kirko ankaŭ hodiaŭ utiliĝis por diservoj; ĝi estas monumentprotektita.

Literatur redakti

  • Walther Volkland: Das Armenhaus und die Friedrichskapelle. In: Gotha. Das Buch einer deutschen Stadt, Bd. 2, p. 44-45, Gotha 1938

Notoj redakti

  1. Traduko: En la jaro 1715 post la savo de la mondo starigis fidela servo honore al la fidinda Sinjoro kaj vivoredoninto post pluvivita danĝereta malsano, por atesti la dankeman econ sian, novan etan sanktejon post kiam detruitis la malnova. Citaĵo laŭ: Hans-Jürgen Hinrichs, Lateinische und griechische Inschriften in Gotha und Umgebung, Teil II, Gotha und Fulda, Ulenspiegel, 199,; p. 304 ss.
50.947210.72095