Preĝejoj de Kleinschmalkalden

du vilaĝaj preĝejoj troviĝas en Kleinschmalkalden, kvartalo de Floh-Seligenthal en Germanujo. Tio ŝuldiĝas al la divido de Kleinschmalkalden en la 15-a jarcento: eoste la teritorio apartenis al Saksio-Gotao dume la areo ĉe la uesta flanko al la Grafujo Henneberg-Hesio; la limon kreis la torento Schmalkalden.

La kirko hesa
La kirko gotaa

Preĝejo hesa redakti

50° 47′ 45″ N, 10° 28′ 28″ O (mapo)50.7957510.474528 La Hesa preĝejo estas meze de la vilaĝo. En 1719 anstataŭ ligna kirko el 1570 faritis pli granda ŝtona. La grandecoj kirkaj orientiĝis je la nombro de la loĝantoj. Interne ĝi farbitis blanke kaj verde; ĝi ricevis ankaŭ duetaĝan galerion. En la altarejo estas, krom altartablo, baptujo kaj orgeno. La stato konstrua de ĝi estas bonega. La tegmento novigitis kaj la puto ĉe la eosta flanko de la kirko prizorgatas fare de la fajrobrigadistoj. Ekde 1829 paroĥestris tie ĉi la naturscienculo Philipp Hoffmeister.

Preĝejo gotaa redakti

50° 47′ 57″ N, 10° 28′ 57″ O (mapo)50.79909710.482519 La Hesa preĝejo ne ĝuis pri tiom da subteno fare de la fideluloj kiom la najbara hesa kio ŝuldiĝis simple al la fakto ke la loĝantoj estis pli malriĉaj. La kvereloj inter la du memstaraj vilaĝoj malkreskis kiam la duko finfine starigitis en 1854 sur la grundo de la tombejo en 1854 duan kirkon. Tiu ĉi dua estas sur deklivaĵo en valo mallarĝa. La transepto estas ĉe la okcidenta flanko de la ejo. La interno rearanĝigitis en la originaj koloroj malhelblua kaj roza kaj la interno ĝenerale ne malplaĉe brilas. En 2011/12 dumrestaŭrade multo refaritis laŭ la iama stato. La ligna baptopelvo kun gisfera kovrilo estas maloftaĵo artista.

Ambaŭ kirkoj en niaj tagoj administratas de ununura protestantisma komunumo.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti