Predeal

urbo en nuna Rumanio

Predeal [predjal] (hungare Predeál) estas urbo en Rumanio ĉe la montpasejo Predeal. En 1992 ĝi havis 8 000 loĝantojn. Ĝi estas la plej alte situanta urbo de Rumanujo (1 032 m super marnivelo). Konstantajn loĝantojn ĝi havas de post 1830. Ĝi estas tre favorata ekskursejo, tre taŭga por vintraj sportoj. Administre apartenas al ĝi Pârâul Rece, Timișu de Jos kaj Timișu de Sus.

Predeal
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Brașov
Alinome Predeál hungare
Situo 45° 32′ N, 25° 34′ O (mapo)45.52722222222225.573333333333Koordinatoj: 45° 32′ N, 25° 34′ O (mapo)
Predeal (Rumanio)
Predeal (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 1,059 m
Poŝtkodo 505300
Loĝantaro 4 755 (2011)
vdr

Fonto redakti

 
Predeal kaj monto Postăvaru

Eksteraj ligiloj redakti