Premfrapo (aŭ en ĉiutaga lingvo akva marteloakva ŝafiĉo) estiĝas en tubo de likvaĵo, se ties fluo estas subite haltigita per regulilo, valvo aŭ simila obstaklo.

La kineta energio de la moviĝanta likvaĵo (kutime akvo) subite bremsita kaŭzas tre rapidan plialtiĝon de premo antaŭ la obstaklo. Malantaŭ la obstaklo la premo ege malkreskas, tiu invertita premo en la likvaĵa kolono fine kaŭzas retrodirektiĝon de la akvofluo, kiu kun aŭdebla frapo retrokuras kontraŭ la obstaklo.

Ĉi-sama fenomeno okazas kaj ĉe subita haltigo kaj ĉe abrupta ekfluigo de likvaĵo.

Danĝeroj de premfrapo
Detruoj pro premfrapo

La retrofluo havas tiom da forto, kvazaŭ martelo aŭ ŝafiĉo (virŝafo, kiu kun proverba forto frapas sian kapon kontraŭ konkuranto), ke la obstaklo - do la regulilo aŭ valvo - povas detruiĝi. La forto estas ju pli granda, des pli granda estas la diametro de la tuboj. Do, aparte por grandaj akvoinstalaĵoj, kiuj devas esti rapide fermeblaj, nepras iu kompensa kontraŭpremfrapa protektmeĥanismo. Ĝenerale preferindas fermiloj kun pli longaj fermotempoj (ekzemple valvoj) kompare al rapidreagaj (ekzemple klapoj).

Premfrapoj sperteblas en privataj hejmoj, kiam ekzemple vazarlavilo, lavmaŝinonecesejo subite haltigas la akvofluon. Oni aŭdas laŭtan krakon. Instalado de hidraŭlika-pneŭmatika ilo nomita "premfrapkaptilo" inter la akvotubaro kaj la maŝino preventos la premfrapon kaj la krakadon.

Utiligo de premfrapo

Inventinto Joseph Michel Montgolfier pozitive utiligis la premfrapon por la konstruado de ŝafofrapa pumpilo, kiu sen iu aldona energio pumpas akvon al pli alta nivelo.

En Esperantujo: Du tiaj pumpiloj estas vizitebla en Bona Espero.