Premiso
Premiso estas bone difinita en PIV: "Ĉiu el la du unuaj frazoj (maĵora kaj minora) de silogismo, el kiuj oni tiras konkludon.[1] Tiel oni povas diri, ke en logiko premiso estas ĉiu el la propozicioj antaŭaj al la konkludo de la argumento.[2] En valida argumento, la premisoj implicas la konkludon, sed tio lasta ne estas necesa por ke propozicio estu premiso: lo nura gravo estas ties loko en la argumento, ne ties rolo.[3] Ĉar temas pri propozicioj, la premisoj ĉiam jesas aŭ neas ion kio povas esti vera aŭ falsa.
Oni konsideru la jenan argumenton:
- O estas mardo aŭ merkredo.
- Se ĝi estas mardo, tiam mi devas iri labori.
- Se ĝi estas merkredo, tiam mi devas iri labori.
- Tial, mi devas iri labori.
En tiu argumento, la propozicioj 1a, 2a kaj 3a estas la premisoj, kaj la propozicio 4a estas la konkludo. Argumento povas havi ajnan nombron (ĝenerale kun fino) de premisoj, eĉ 0 (en kies kazo la konkludo kutime estas teoremo kaj logika vero).[4]
- Ĉiuj homoj havas hararon.
- Davido estas homo.
- Tial, Davido havas hararon.
Estas argumentoj de unusola premiso (estis almenaŭ unu atestanto aŭ Johano vidis ĉion), kaj argumentoj kun pli ol unu premiso. Tiel okazas ĉe ordinaraj silogismoj de du premisoj: nome «granda premiso» (kiu enhavas la plej grandan terminon, predikato de la konkludo) kaj «malgranda premiso» (kiu enhavas la plej malgrandan terminon, kiu funkcias kiel subjekto en la konkludo). Por ekzemplo:
Notoj
redakti- ↑ PIV NPIV Alirita la 12an de Majo 2021.
- ↑ Parto §1.1 en Gamut, L. T. F. (2005). Introducción a la lógica. Buenos Aires: Eudeba.
- ↑ Robert Audi (eld.). «argumento». The Cambridge Dictionary of Philosophy (en angla) (2a Eldono). Cambridge University Press.
- ↑ Vidu la 2a parto en la enkonduko de Mates, Benson (1972). Elementary logic. Nueva York: Oxford University Press.