Presbiteriana Eklezio (Votuporanga-SP)
La presbiteriana eklezio de Votuporango (portugale Igreja Presbiteriana de Votuporanga) estas protestantisma eklezio kun kalvinisma orientiĝo en la brazila urbo Votuporango.
Presbiteriana Eklezio | ||
---|---|---|
Igreja Presbiteriana de Votuporanga | ||
Komenco | 1945 | |
Sidejo | Votuporango | |
Tipo | Religio presbiterianismo | |
Fondinto(j) | Joaquim Rodrigues Mourão | |
Retejo | Fejsbukpaĝo | |
En 1945 la presbiteriana eklezio de Brazilo, per sia Estraro de Naciaj Misioj, sendis la junan pastron Joaquim Rodrigues Mourão, por estri la pioniran evangeliisman laboron en la urbo.
Li komencis, organizis kaj prizorgis la presbiterianan eklezion de Votuporango, kaj restis tie ĝis 1958.
Referencoj
redakti- ↑ Informoj en artikolo sur la retejo A Cidade Arkivigite je 2021-10-06 per la retarkivo Wayback Machine portugale