Preterpasa preno

ŝakmovo laŭ kiu, se peono moviĝas du kvadraton kaj se ĝi povus esti kaptota de malamika peono, do la malapika peono povas kapti ĝin kvazaŭ ĝi moviĝis unu kvadraton

Preterpasa preno (en la franca kaj multaj aliaj lingvoj: en passant) estas ŝaka regulo, kiu aplikiĝas, kiam peono moviĝas du ĉelojn antaŭen el sia komenca pozicio, kaj kontraŭa peono povus preni ĝin, se la unua peono farus unuĉelan paŝon anstataŭ duĉelan. La regulo ebligas al la kontraŭa peono preni la ĵus paŝintan peonon kvazaŭ ĝi movis nur unu ĉelon antaŭen. Tiu regulo validas nur kiel tuja respondo. Tiu prensistemo estas la sola ekzemplo en ŝako, ĉe kiu peco prenas sen iri al la sama loko kiel la prenita peco.

Historio redakti

La preterpasa preno estas unu el la lastaj grandaj ŝanĝoj en la ŝak-reguloj, kiuj okazis dum la 14a-15a jarcentoj, samtempe kiel la dupaŝa antaŭeniro de la peono, la aroko, kaj la multpaŝa movo de la kuriero kaj de la damo. Tiuj ŝanĝoj ne okazis ĉe la aziaj variaĵoj de la ludo.