La primara strukturo signifas la ordon aŭ sinsekvon de aminoacidoj en proteina ĉeno, rezulto de la peptidaj ligoj inter aminoacidoj.

La primara strukturo de proteino estas ĉeno de aminoacidoj.

Ekz: H2N-Leu-Leu-His-Arg-Val-Gln-Gln-Gln-Gln-Met-Gly-Pro-Gly-Val-Ala-Trp-Ala-Tyr-COOH

De ĝi dependas la aliaj strukturaj niveloj, kiel la sekundara, terciarakvaternara strukturoj.

Ne estas atestoj ke iu ajn specifa ordo de aminoacidoj estas preferata aŭ superrega en proteinaj ĉenoj. La sinsekvo de aminoacidoj por iu ajn specifa proteino estas, tamen, ĉiam la sama; la plej eta devio foje havas gravajn sekvojn. Bona ekzemplo estas la hereda afekcio nomata falĉilforma anemio aŭ drepanocitemio. La hemoglobino de trafita persono enhavas valinan unuon en pozicio de proteina ĉeno kiun normale okupas glutam-acida unuo. Ĉi tiu substituo, en kiu partoprenas nur unu aminoacido inter 150 aminoacidaj unuoj de hemoglobino, kaŭzas drastan ŝanĝiĝon en la ecoj de la proteino.

Nenormala hemoglobino emas precipitiĝi en la ruĝaj globuloj, misformante ilin en karakterizan lunarkan formon - la kialo por la nomo falĉilforma anemio. La misformitaj ĉeloj kunbuliĝas kaj ofte ŝtopas kapilarojn, ĉesigante la provizon de oksigen-portanta sango al la histoj. Serpoĉela anemio, kiu estas ĝenerale mortiga, limiĝas preskaŭ senescepte al homoj de afrika deveno.

Rilato kun la nukleotida sinsekvo redakti

Eblas dedukti la primaran strukturon de la vicordo de la nukleotidoj en la DNA, pere de la genetika kodo. Tiel, ekzemple, per komputila programo, oni povas ligi genon al teoria proteino. Tiamaniere, ekzemple, se oni scias, ke la nukleotida sinsekvo de geno estas atggccctgtggatgcgcctcctgccc..., oni povas dedukti, ke la proteino estos sinsekvo de:

  • atg > Met
  • gcc > Ala
  • ctg > Leu
  • tgg > Trp
  • atg > Met
  • cgc > Arg
  • ctc > Leu
  • ctg > Leu
  • ccc > Pro

ktp

Kiu fakte, estas ekzemplo elĉerpita de ambaŭ la gena kaj proteina sinsekvoj de la homa insulino[1][2].

Referencoj redakti

  1. [1], uzita por la proteina aminoacid-sinsekvo, pere de la datumbazo UniProt
  2. [2][rompita ligilo], uzita por la gena nukleotid-sinsekvo, pere de la datumbazo de la Eŭropa Bioinformatika Instituto (European Bioinformatics Institute)