La Princino de Ukok, konata ankaŭ kiel Siberia Glacia Virgulino (Fraŭlino), Altaja princino, estas mumio de virino de la 5-a jarcento aK., trovita en 1993 en kurgano de la Pazirik-kulturo en Respubliko Altajo, Rusio. Ĝi estis inter la plej signifaj rusaj arkeologiaj malkovroj de la malfrua 20-a jarcento. En 2012 ŝi estis movita al speciala maŭzoleo ĉe la Respublika Nacia Muzeo en Gorno-Altajsk.

Korpo de la Siberia Glacia Virgulino

Ĝenerale redakti

La mumiaj restoj de la "Princino de Ukok", skita-siberia virino, kiu vivis en la Eŭrazia stepo en la 5-a jarcento aK, estis trovita neprirabite en subtera entombiga ĉambro. Natalia Polosmak kaj ŝia teamo malkovris la Princinon de Ukok dum la somero de 1993, kiam ŝi estis altranga esploristo ĉe la Rusa Instituto de Arkeologio kaj Etnografio en Novosibirsk. Tio estis la kvara sezono de Polosmak, kiu laboris ĉe la Ukok-Altebenaĵo, kie la Instituto daŭrigis sian esploradon pri la frua loĝado de suda Siberio. Preskaŭ du jardekojn poste, estas malmultaj anglalingvaj fontoj disponeblaj por la grava malkovro: la artikolo de Polosmak en National Geographic de oktobro 1994 kaj dokumenta filmo de BBC (1997) prezentante Polosmak-on kaj membrojn de ŝia teamo estas la plej informaj kaj alireblaj. Princino de Ukok estas reprezenta por la Pazirik-kulturo, kiu prosperis en la 6-2-aj antaŭkristaj jarcentoj en la Siberia stepo. La tombejo de Princino de Ukok estis trovita sur la Ukok, proksime al limo al Ĉinio, en la nuna Respubliko Altajo. La altebenaĵo - parto de la Eŭrazia stepo – estas karakterizita de kruda, arida klimato. Hodiaŭ Altajaj paŝtistoj ankoraŭ alportas siajn ŝafojn kaj ĉevalojn al la altebenaĵo vintre ĉar la forta vento blovas la neĝon de la herbejo kaj provizas paŝteblan areon por la bestoj, malgraŭ la frostaj temperaturoj.

Malkovro kaj elfosado redakti

 
La Altebenaĵo Ukok

Polosmak kaj ŝia teamo estis gvidita de limgardisto, leŭtenanto Miĥail Ĉepanov, al grupo de kurganoj situantaj en strio de teritorio disputita inter Rusio kaj Ĉinio. Kurgano estas tombeja holmo plenigita kun pli malgrandaj sedimenteroj kaj kovrita de amaso da rokoj; tipe, la monteto kovris tomban ĉambron, kiu havis entombigon ene de trunka ĉerko, kun akompanantaj tombejaj aldonaĵoj. Tiaj tombejaj ĉambroj estis konstruitaj el kunligitaj arbotrunkoj por formi malgrandan kabanon, kiu eble similis al la vintraj ŝirmejoj de la duon-nomadoj. La tomboĉambro de la Princino de Ukok estis konstruita tiel, ke ligno kaj aliaj organikaj materialoj permesis datadon de ŝia entombigo. Kerna specimeno el la trunkoj de ŝia ĉambro estis analizita fare de dendrokronologo, kaj ankaŭ specimenoj de organika materialo el la stomakoj de la ĉevaloj estis ekzamenitaj, indikante, ke la Princino de Ukok estis entombigita printempe, ĉe iu dato dum la 5-a jarcento aK. Antaŭ ol Polosmak kaj ŝia teamo atingis la ĉambron de la Princino de Ukok, ili trafis duan entombigon – okazita post la unua - en la sama kurgano, poziciigita sur la ligna tomboĉambro de Princino de Ukok. Ties enhavoj inkluzivis ŝtonan kaj lignan ĉerkon kun skeleto kaj kun tiu de tri ĉevaloj.

Polosmak opinias, ke ĉi tiu duafoja entombigo estis de ekstera grupo, eble de subigitaj popoloj, kiuj konsideris honora entombigi siajn mortintojn en Pazirik-kurganoj. Ŝafto fosita en la kurganon indikis, ke ĉi tiu posta tombo estis rabita, pro kio akvo kaj neĝo eniris kaj filtris en la kavan tomboĉambron de la Princino de Ukok. La akvo kolektiĝis, glaciiĝis, kaj formis glaciblokon ene de la ĉambro, kiu neniam plene degelis pro la stepa klimato, daŭra frosto kaj la rokoj amasigitaj sur la supro, kiuj deturnis la sunradiojn. La enhavo de la entombigo restis frosta dum 2400 jaroj, ĝis tempo de la elfosado fare de Polosmak.

Tomboĉambro redakti

En la tomboĉambro de Princino de Ukok estis ŝia ĉerko, kiu estis farita el solida larika lignotrunko ornamita per ledaj aplikaĵoj prezentantaj figurojn de cervoj. La ĉambro enhavis ankaŭ du malgrandajn lignajn tablojn kun plet-formaj suproj, uzataj por servi manĝon kaj trinkaĵon. Ĉevala kaj ŝafa viando estis metitaj sur la tablojn; la restaĵo de laktaĵo, eble jogurto, estis trovita en ligna vazo kun skulptita tenilo kaj miksilo kaj ia trinkaĵo estis servita en kornotaso por subteni ŝin dum ŝia veturo. La Princino de Ukok kaj ŝiaj ĉevaloj estis orientitaj kun la kapo al la oriento, kiel estis la kazo en aliaj entombigoj de Pazirik. Ŝi aĝis inter 20 kaj 30 jaroj en la momento de sia morto. La kaŭzo de la morto de la Princino de Ukok estis nekonata ĝis 2014, kiam nova esplorado sugestis maman kanceron, kombinitan kun vundoj suferitaj en falo, kiel verŝajnaj kaŭzoj. La trovo de kanabo en ujo proksime al ŝia korpo kondukis al la supozo, ke la drogo estis uzata por malpezigi la kronikan doloron, kiun la virino verŝajne suferis. Ŝi eble havis la altan statuson de pastrino en sia komunumo surbaze de la eroj trovitaj en ŝia ĉambro. La konservita haŭto de la Princino de Ukok havas la markon de animal-stila cervo-tatuado sur unu el ŝiaj ŝultroj, kaj alian sur la pojno kaj dikfingro. Ŝi estis entombigita en flava tussah-silka bluzo, karmezin-kaj-blanke striita lana jupo kun kvasto-zono, femuro-alta blanka felta kruringo , kun martesa pelto, malgranda spegulo farita el polurita metalo kaj ligno kun skulptitaj figuroj de cervoj kaj kapvestaĵo, kiu estis preskaŭ tri futojn alta. La grandeco de la kapvestaĵo necesigis ĉerkon ok futojn longa. La kapvestaĵo havis lignan substrukturon kun muldita felta kovrilo kaj ok ĉizitaj felinajn figurojn kovritaj per oro. Estis restoj de koriandraj grajnoj en ŝtona plado, kiu eble estis provizita por la medikamenta uzo de la fraŭlino.

Disputoj redakti

La elfosado de la Princino de Ukok estis farita kun granda zorgo, kvankam iel ĝi estis vidita kiel problema, pro la metodoj uzataj por fandi la glacion kaj forigi la artefaktojn kaj la korpon el la ĉerko. La mumio ankaŭ suferis difekton dum ŝia transporto de la loko al la laboratorio, kaj eĉ kiam ŝi estis en fridujo, kio kaŭzis, ke ŝiaj tatuoj paliĝis. Ĉe malkovro de la tombo, la glacia mumio estis raportita havi opion sur ŝi. Disputo okazis inter la rusaj aŭtoritatoj kaj la lokaj loĝantoj, kiuj postulis rajtojn al la Princino de Ukok kaj aliaj Pazirik-kurganoj. Dum 19 jaroj post ties malkovro, ŝi estis konservita ĉefe en scienca instituto en Novosibirsk, sed en 2012, la mumio estis redonita al Altaja Respubliko, kie ŝi estos konservata en speciala maŭzoleo en la Respublika Nacia Muzeo en la ĉefurbo Gorno-Altajsko. Estontaj elfosadoj de la loko estis malpermesitaj, kvankam oni suspektas, ke estas pli da artefaktoj en la tombo.

Rekonstruado de la vizaĝo de Princino de Ukok okazis uzante ŝian kranion, lige kun mezuradoj prenitaj de la kranioj, vizaĝaj ecoj kaj haŭta dikeco de la nunaj Altaj-loĝantoj. La artisto kiu kreis la rekonstruon, Tanja Balujeva, estis dokumentita dirante ke Princino de Ukok"estas klara ekzemplo de la blanka raso kun neniuj tipe mongolaj trajtoj."

Vidu ankaŭ redakti